Profilbildo

Fonduso Instigo
@instigo

Eventa Servo, Komputeko, esperantigo de programoj kaj retejoj. Sub la aŭspicioj de UEA.

instigo ricevas € 35,53 semajne de 13 donacantoj. Celo: € 100,00
Donaci   Kreditkarto/Debetkarto Rekta debeto PayPal

Priskribo

Instigo-Liberapay, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto kaj aliaj satelitaj agadoj. Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, gvidas la laborojn.

Jen superrigardo de la diversaj projektoj, kiujn vi subtenas per donaco al Instigo-Liberapay. Ĉu vi volas subteni specifan projekton aŭ aganton? Tio eblas - sendu mesaĝon al <yves@ikso.net>.

Eventa Servo (www.eventaservo.org) estas moderna internacia kalendaro pri Esperanto-rilataj eventoj. Fernando Ŝajani kaj Yves Nevelsteen respondecas kaj multe okupiĝas pri la retejo Eventa Servo nome de UEA kaj TEJO. Via subteno helpas teni la retejon funkcianta kaj instigas konstante provizi plibonigojn al ĝi. Subtenu ĝin ankaŭ per aldono de viaj eventoj kaj registro de via organizo kaj de vi mem kiel uzanto!

Komputeko (www.komputeko.net) estas prikomputila terminokolekto. Multaj homoj pretas iom helpi pri tradukado, sed gravas bona, daŭre aktualigata vortaro kaj iu, kiu kunordigas kaj instigas/dankas kunlaboradon. Sen tio tre indaj tradukprojektoj kiel Komputeko ne progresas aŭ eĉ mortas. Menciindas, ke Yves Nevelsteen kunlaboras kun Robin van der Vliet pri tutnova retejo por Komputeko. Estas multe da laboro, sed tre indas subteni!

Tradukado de Telegram (www.telegramo.org) kaj WordPress (www.wordpress.com) al Esperanto: Robin van der Vliet estas la ĉefa tradukanto (al Esperanto) kaj disvastiganto de Telegram en Esperantujo. Yves transprenis la traduklaboron de WordPress de Cindy McKee laŭ peto de Kalle Kniivilä, ĉar interalie ĝin uzas la retejo Libera Folio. Ambaŭ traduklaboroj samtempe uzas kaj estas gravaj fontoj por novaj vortoj en Komputeko. Gravas instigi al ĉiam-aktuala traduko de tiuj kaj aliaj platformoj, kiuj utilas al esperantistoj kaj montras la uzatecon de Esperanto!

Vikipedio, Vikidatumoj kaj aliaj vikimediaj retejoj (https://eo.wikipedia.org) estas nemezureble gravaj por la teno de la memoro de Esperanto kaj ankaŭ por montri la diversecon de la uzo de nia lingvo. Yves kaj Robin programas per robotoj lingvan korektadon en Vikipedio kaj instigas al verkado kaj ligado de interesaj artikoloj, partnerece kun la faka grupo ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio, www.esperanto.wiki), kun kiu UEA kunlaboras. Via subteno instigas al la ĝisdateco kaj daŭra riĉigo de la enhavo de Vikipedio kaj rilataj retejoj!

Eksterrete (www.nevelsteen.info/eksterrete): Ĉio troviĝas sur interreto, sed gravas gvidi homojn kaj indiki, kio konkrete interesas kaj aktualas. Tial Eksterrete! Temas pri regule aperantaj paperaj libretoj kun retaj indaĵoj, kiujn kreas Yves en Belgio. Kompreneble ne sufiĉas krei tian verkon unufoje: necesas ĝin regule ĝisdatigi. Via subteno instigas al la regula aperigo de Eksterrete, kiu estas ilo aparte utila por pli aĝaj esperantistoj. Estas ĝoje ĝentile provizi al ili tiujn libretojn - kaj via subteno ebligas tion!

Markolibro (www.nevelsteen.info/markoj): Neesperantistaj asocioj kaj firmaoj, kiuj tamen konscie elektas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj! Esperanto estas pli populara ol tiom, kiom multaj imagas. La Markolibro ne nur helpas esperantistojn konscii pri grupoj, kiuj mem elektas nomon en Esperanto, sed montras al tiuj grupoj, ke nia komunumo pozitive atentas pri ili. Tio naskas eblojn pro pluraj kunlaboroj kun grupoj, kiuj agadas komerce aŭ pri aliaj kampoj de nia socio. Yves intertempe laboras pri nova, kvinlingva eŭropa Markolibro, kiu povos evolui al alikontinentaj markolibroj. Temas pri longedaŭra projekto. Regule aperas novaj markonomoj. Via subteno estas nepra instigo al tio!

BitArkivo (www.bitarkivo.org) estas kunlaborema komunumo kiu volas bitigi la Esperantan kulturon kaj tiel ĝin konservi por ĉiam. Ivan Garcia respondecas. Oni kunlaboras kun asocioj, bibliotekoj kaj volontuloj por skani malnovajn Esperantajn librojn kaj revuojn, ordigi ilin kaj faciligi la legadon de la enhavoj, ktp. Via subteno helpas daŭrigi la skanadan laboron de malnovaj E-periodaĵoj por ke nia E-historio ne malaperu. Subtenu ĝin ankaŭ sendante skanaĵojn de viaj malnovaj gazetoj/libroj!

Ni ĉiujare detale raportas pri Fonduso Instigo per aparta broŝuro. Raporto pri 2020 estas disponebla por interesatoj. Donacoj al Instigo per Liberapay estas anonimaj. Se vi volas esti menciita kun persona aŭ asocia nomo en la jarraporto kiel donacinto, skribu pri tio al <yves@ikso.net>

Eŭropaj subtenemuloj estas kuraĝigataj elekti kiel pagmanieron eŭran bankokonton (SEPA-regionan rektan debeton), favore al pli bona administra kaj perada kosto.

Eblas ankaŭ donaci monsumon rekte al la bankokonto de la fonduso. Antaŭ ol fari tion, sciigu al Yves kiun sumon vi ĝiros kaj informu lin, ĉu via ĝiro koncernas specifan projekton aŭ ne. Jen la necesaj datumoj por tia ĝiro ekster Liberapay: Verdaj Skoltoj asbl - fonduso Instigo. Rue des Champs 3, B 5060 Sambreville IBAN : BE25 9731 2584 2982 BIC : ARSPBE22

Konektitaj Kontoj

instigo posedas la jenajn kontojn en aliaj servoj:

Historio

instigo aliĝis antaŭ 4 jaroj.

Semajna enspezo (en Eŭro)

Nombro de donacantoj semajne